Originala literaturo

Var-Nr Aǔtoro/titolo prezo
L1677 Auld, William: Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj prozaĵoj. Okaze de la 50-jariĝo de sia serioza verkado en Esperanto Auld kolektas eseojn, rakontoj,n, tradukoj , kaj aliajn kontribuojn al la esperanto librokulturo; 1997; UEA, 342p; glue bind;
19,90

L1901 Auld, William: La infana raso. Poemo en 25 ĉapitroj. Tiu klasikaĵo de la esperanta literaturo esploras la rolon de la homaro en la tempo kaj en la kosmo: iam, post multaj larmoj venos la regno de la racio; dulingva eldono: Eo-portugala; 1992, Fonto; 160p; 11,90
L1474

Austin, Manjo: Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas. Romantika rakonto pri la malfacila vivo de plenkreskiĝanta junulino en Irlando antaǔ kelkaj jardekoj; 1988; FEL; 127p; rekomendita por komencantoj;

8,90
L1344

Bahgy, Julio: Sur sanga tero. Romano membiografieca pri militkaptito en Siberio; 1991-4; Fenikso; 249p;

14,90
L1449

Baghy, Julio: Viktimoj. Romano (aǔtobiografieca) pri vivo en siberia militkaptejo; postparolo de V. Benczik; 1991-6; Fenikso; 207; Esperantaj klasikaĵoj 1;

12,90
L1434

Baghy, Julio: Verdaj Donkiĥotoj. Enhavas la romanon Paǔlo Paal, kiu temas pri la Esperanto-movado, kaj pluraj vortaj karikaturoj; 1996-2; Pro Esperanto; 175p;

12,40
L0353

Bako, Sandor/ Piron, Claude: La dorsosako de Panjo Rut'. 17 noveloj pri simplaj homoj en specialaj vivo-situacioj; verkita en bela kaj malkomplika stilo; 1995; Pro Esperanto; 109p;

11,90
L1638 Bako, Sandor/Piron,Claude: La kisa malsano. La libro enhavas la konatan rakonton "La kisa malsano" de Piron kaj 9 noveletoj de Bako, ĉiuj en bela sed malkomplika lingvo; 2000; IEM; Originala Literaturo, 31; 119p; 12,90
L1794 Bako, Sandor/Piron,Claude: La meteoro. 27 mallongaj noveloj en bela sed tamen facila lingvĵo, por legi post la unua kurso; 2002; 135p; 14,90
L1640 Balano, Johan: Ĉu ŝi mortu tra-fike? Amuza krimromano kun erotika enhavo, kiu kunigas dramon kun humuro. 2000-2; IEM; Originala Literaturo, 32; 74p; 11,90
L1030

Barthelmess, Norbert: Ne plu ludo... 5 noveloj, verkitaj inter 1927, kiam nacisocialismo ekkreskegis, dum milito, ĝis 1947 en detruita Germanio; 1973; SAT; 127p;

4,90
L0122

Becker, Ulrich: La aĵoj kaj la sezonoj. Noveloj; multaj premiitaj en Belartaj konkursoj de UEA; kun 6 linoleum- gravuraĵoj de Uday K. Dhar; 1996; Pro Esperanto; 114p;

9,90
L1990 Becker, Ulrich: Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj. La poemoj, verkitaj en 2003/04 respegulas la kontraǔdiran situacion de la ŝajne senlima libereco kaj sendependeco de la loĝantoj; forte ligitaj al la ĉiutaga vivo ili rakontas la historiojn de la aǔtoro, kiu translokiĝis 1999 el Berlino al Novjorko; 2004; mondial; 21,5x14,1cm; glue bind; 103p; 10,90
L1597

Borovko, Nikolaj A.: En la tombo. Orignala rakonteto el la jaro 1892; kun studo de H. Mayer; 1998; Pro Esperanto; 17p; vink;

2,90
L0648

Bulthuis, Hindrik Jan: Inferio. Scienc-fikcia romano el 1938 pri Inferio, mondoparto, kuŝante ĉie kaj nenie; tie regas Civilizacio, kiu devus ekzili krudan barbarecon, sed kontraǔe ĝin enkondukis; 1990-2; Pro Esperanto; 148p;

10,90
L1451

Bulthuis, Hindrik van: La vila mano. Amuza romano, riĉa je anekdotoj pri nordnederlanda vilaĝo;??? 1991-2; Pro Esperanto; 299+15p; represo laǔ la 1-a eld 1928;

17,90
L1969

Chrdle, Petr (red): Intimaj temoj en la Esperanto-beletro. Kontribuoj prezentitaj dum la samtema konferenco OSIEK en Prago 2003; tekstoj de Declerck, Berveling, Koĉvara, Malovec, Urbanova, Butan, Tortel, de Zilah; 2005; Kava-Pech; 20cm; 103p;

9,90
L2116

Codjo, Jean: La paŝo senelirejen. La unua originale en Esperanto verkita noveleto de la Benina-aǔtoro, kiu rakontas la unuan kontakton de sia vilaĝo kun la okcidentaj kulturigontoj. 2007; FEL; vink; 41p;

6,40
L2115

Codjo, Jean: Dialogo inter surduloj. Originale en Esperanto verkita noveleto de la Benina-aǔtoro, pri la malfacileco de komunikado inter kulturoj. Civilizita nigra blankulo prelegas, sub la baobabo, al siaj samtribanoj. Ili aŭskultas, sed ne aŭdas...; 2007; FEL; vink; 50p;

6,40
L1776

Declerck, Christian: Tarokoj kaj epokoj. Romano kun membiografiaj trajtoj, ĉirkaǔita de materialo dokumenta, kiu donas al ni bildon pri nia mondo fine de la dua jarmilo; moderna teksto, kiu ampleksas diversajn skribstilojn; kun glosaro de ne-PIVaj vortoj; 2002; FEL; glue bind; 654p;

38,00
L0371

Ekstremoj. Noveloj de M. Fernandez, J. Camacho; G. Neves; L. Dek; 1997; IEM; 207p;

12,90
L1055

Elgo, Serĝo: La nokto de la ezoko. Psikologia romano pri juna viro, kiu esploras en franca vilaĝo teruran sekreton, kiu rilatas al lia patro kaj la milito; 1992; LF-koop; 172p;

11,90
L0533

Elgo Serĝo: La floroj de l´krepusko. Romano; 1995; LF-Koop; 168p;

11,40
L1555

Elgo, Serĝo: La paneo 12 noveloj; 1998; IEM; 158p;

11,90
L1639

Elgo, Serĝo: Surklifa. Tiu krimromano rakontas pri Anna, kiu loĝas en la impona domo Surklifa. ŝi preskaǔ neniam foriras el sia ora prizono. Fakte nenion klaran oni scias pri tio, kio okazas en Surklifa...; 2000; IEM; 210+4p;

13,90
L1795

Elgo, Serĝo: Ŝia lasta poŝtkarto. Krimromano; 2002-2; IEM; 200p; Originala Literaturo, 40; Krim-romano; 2002; IEM; 200p;

15,90
L0923

Emba: Maria kaj la grupo. Romano pri tipoj da homoj, bone konataj ĉie en Esperantujo; Postparolo de V. Benczik; 1990-2; repr de eldono 1936; Pro Esperanto; 180p;

9,90
L0890

Engholm, Stellan: La lupo sur Kapitolo kaj aliaj noveloj. Rakontoj de eminanta sveda Esperanto-verkistoj; kun 3 artikoloj pri Engholm; 1997; IEM; 93p;

10,40
L1867 Ertl, Istvan: La Postdomo. Paǔsaĵo. La verko, se nomi ĝin tiel, estas plena je persona malamo kaj tipe kacmaĉeska insultemo (Georg Silber); satiro pri CO kaj estraro der UEA; 2003; BERO; 86p; 9,40
L1547

Francis, John: Tri rakontoj pri la miljara paco. Fikci-historiajn raportojn pri la imperio Juglando dum periodo de multjarcenta paco; 1997; FEL; 117p;

11,40
L1606

Garcia, Higinio: Kapturnoj. 12 rakontoj el al feliĉa mondo post 1984 pentras koheran kaj kalejdoskopan bildon de estonta, nedzirinda sed tamen imagebla socio; 1999; FEL, 157p;

15,40
L1447

Gates, Ronald, Cecil: La vidvino kaj la profesoro. Romano; 1997; IEM; 132p;

10,40
L1561

Gubbins, Paul: Konto de l´vivo. Enhavas la teatraĵojn Konto de l´vivo, Bela la mateno,Lunĉo ĉe Lucinda kaj Hotelo de l´teatro; kun antaǔparolo de Z. Barnet-Fornalova; 1998; FEL; Stafeto 22; 137p;

13,90
L0974

Johannsson, Sten: Mistero ĉe nigra lago. Originala romano por infanoj pri ses infanoj, kiuj kune travivas ferian aventuron ĉe nigra lago. 1997; Alfabeto; 88p; kun ilustraĵoj kaj glosareto; vink;

6,40
L1760

Johansson, Sten: DIS! Libro pri disiĝo: ĉenaska disiĝo de bebo kaj patrino, divorco de geparoj, glacio subpiede diskrepanta, kabeiĝo kaj definitiva dis! Libro kun strukturo originala, psikologio majstra, observemo detalema kaj kreema, atestanta pri spiritĉeesto; 2001; FEL, 136p; glue bind;

11,90
L1818 Jong, Rejna de: Suno kaj ombroj. Originale verkitaj poemoj pri feliĉo, rememoroj, la naturo; pri malpaco, poluado, komerco, konsumado kaj atomcentraloj; multaj eroj kun ekologia inspiro; 2002; FEL, 75p; 9,90
L1691

Karpunina, Lena: La bato. Dekkvin rakontoj pri propraj travivaĵoj de la aǔtorino, ĉefe en landoj de la iama Sovetunio; ŝi prezentas homajn sortojn kaj mentalecojn tiel konkretaj, ke oni povus renkonti ilin surstrate; antaǔparolo de J Bociort; 2000; FEL; 125p;

12,40
L2047 Karpunina, Lena: La bato. 18 rakontoj pri propraj travivaĵoj de la aǔtorino ĉefe en landoj de la iama Sovetunio; ĝi prezentas homajn sortojn kaj mentalecojn tiel konkretaj, ke oni povus renkonti ilin surstrate; antaǔparolo de Ignat Bociort; 2006-2; pliampleksigita eld; Impeto; glue bind; 158p; 12,90
L2054 Kraft, Karel: Heroo de amo. La vivo de Premysl Pitter; originale en Esperanto verkita biografio pri Pitter (1895-1976), praga pedagogo, militkontraǔulo kaj humanisto; 2005; Kava-Pech; glue bind; 193p; 11,90
L0752

Linz, Erika: Kion travivis aǔstria familio en la brazila praarbaro. Priskribo de vivo de koloniistoj inter indiĝenaj "kabokloj"; 1985; Bleicher; 196p;

9,90
L1562

Löwenstein, Anna: La ŝtona urbo. Romano pri juna keltino en la unua jarcento de nia epoko, kiu estas portita al Romo kiel sklavo. Tie ŝi ekkonas la novan movadon de la fruaj kristanoj; 1999; FEL; 349p;

23,90
L1028

Lorjak: Neologisme. Romaneto, humurplena, distra kaj iom maldeca; 1975; Fondumo Esperanto Helsinki; 88p;

5,40
L1397

Lorjak: Transe. 1976; Fondumo Esperanto Helsinki; 153+7p;

8,90
L1217

Lorjak: Regulus. Ekscita romano pri la vivo en 17-jarcenta Parizo; 1981; Eldono Gabrielli; 340p;

15,90
L0495

Lorjak: Eulalia. Romano; 1984; HEA; 187p;

9,90
L0810

Lorjak: Kromosomoj. Romano ne tute serioza; pri la demando, ĉu murdinstinkto estas heredebla; 1989; FEL; 153p;

7,90
L1005

MacGill, Stefan: Najbaroj kaj Boroj. Du teatraĵo; demandoj, ekzercoj kaj rol-ludoj ebligas didaktikan uzon; 1991; Edistudio; 216p; bind;

13,40
L1719

MacGill, Stefan: Pordoj. Legolibro de skeĉoj kaj ekzercoj. 11 skeĉoj je diversaj niveloj, verkitaj por gradigitaj kursoj; kun demandoj pri ĉiuj skeĉoj, vortlisto kaj notoj por kurs-gvidantoj; 1987-2; Stefeto; 84p; vink;

4,40
L0927

La maŝino, kiu kriis. - Rakontoj pri strangaj fenomenoj. De Borovko, Boulton, Horsefield, Hyams, Nervi, Payson, Piron, Salovaara, Steele, Stuttard, Weinhengst; 1995; Pro Esperanto; 105p;

9,90
L0506

Matthias, Ulrich: Fajron sentas mi interne. Romano pri junulo, kiu serĉas homajn kontaktojn kaj vivcelojn, interalie per Esperanto; 1990; Pro Esperanto; 100p;

6,90
L2000 Maul, Stefan: El verva vivo de ĵurnalisto. La aǔtoro, kiu dum pli ol 45 jaroj aktivas kiel ĵurnalisto kaj esperantisto rakontas informriĉe kaj kortuŝe el neordinara vivo; 2005; FEL; glue bind; 271p; 19,90
L0882

Meye, Richard: La Longa vojo. Romano pri homoj, kiuj vivas marĉene de la socio kaj vagadas almozpetante tra la urbo; 1990-2; repr de eldono de 1935; Pro Esperanto; 141p;

7,90
L0992

Miyamoto Masao: La morta suito. Biografieca romano pri la anarkiisto-esperantisto Oosugi Sakae; 1984; Omnibuso; 169p;

19,90
L1442

Miyamoto Masao: Verkoj de Miyamoto Masao 3. Originalaj kaj tradukitaj verkoj (prozo kaj poezio) de la fama japana Esperanto-pioniro (1913-1989); kun portreto far Takehana; fotoj; skizo pri la vivo; 1993; Japana Esperanta Librokooperativo; 288p;

25,90
L1050

Modest, Julian: Ni vivos. Dokumenta dramo pri la lastaj jaroj el la vivo de Lidia Zamenhof; 1987-2; Hungara Esperanto-Asocio; 53p;

3,40
L1889 Montagut, Abel: La enigma de l´ar@neo. La materialo de tiu ĉi libro konsistas el retpoŝte senditaj mesaĝoj de Eladi, 18-jarulo al Mirjam, 16-jara knabino; Eladi ricevis rete anoniman mortminacon kontraǔ sia patro. Se li akceptas kunlabori, li povos savi la vivon de la patro; moderna romano, en kiu oni ne nur malkovras enigmojn, sed renkontas ankaǔ tekstojn de Kafka, Pessoa, Tolstoj kaj figurojn de la esperantomondo; 2003; IEM; 279p; 19,90
L0249

Nemere, Istvan: Blinda birdo. Romano pri vivo en ŝtato, kie regas subpremo kaj perforto; 1983; HEA; 118p;

6,90
L0989

Nemere, Istvan: La monto. Romano; Kvar soldatoj mistere malaperis; 1984; HEA; 166p;

7,90
L1510

Nemere, Istvan: La alta akvo. Romano pri la timo. "La timo estas mi. Depost infanaĝo mi ne scipovas liberiĝi de ĝi." 1985; HEA; 129p;

8,90
L1340

Nemere, Istvan: Sur kampo granita. Romano pri katolika episkopo, kiu estis krimulo dum dua mondmilito; 1987-2; HEA; 125p;

7,40
L1225

Nemere, Istvan: Serĉu mian sonĝon. Romano pri paro, kies amiko estas teroristo; 1987; HEA; 171p;

8,90
L1374

Nemere, Istvan: Terra. La sciencfikcia romano kondukas la leganton en la foran estontecon, kiam la homaro vivas ĉie en la kosmo. Tamen ne ĉiuj perdis la memoron pri Terra; 1987; HEA; 151p;

9,90
L1132

Nemere, Istvan: Pigre pasas la nokto. Romano pri procesdebato antaǔ tribunalo pro murdafero rezultinte el netoleremo kaj rasismo; krome la libro enhavas valoran bibliografion de originalaj Esperanto-romanoj 1907-1992; 1992; Fenikso; 151p;

14,40
L2257

Nemere, Istvan: La fermita urbo. Sciencfikcia romano; anĝeloj en brilaj vestoj dumnokte alvenas al domo, laǔte krias la nomon de la homo kaj forkondukas lin aǔ ŝin; neniam tiuj revenas; ankaǔ mia patrino...; 2000-2; IEM; glue bind; 158p;

13,90
L1967 Nordenstorm, Leif: Arne la ĉefido. Alloga aventuro rakonto el la vikinga tempo, en la 9-a jarcento en malgranda ĉemara vilagĝo en Svedio; 2005; Kava-Pech; 16,5cm; 112p; 5,40
L0693

Oslak, Vinko: Jen la sablo el mia klepsidro. Taglibro 1983-1986. Priskribas ĉiutagajn interetajn rilatojn en medioj slovena, esperantista, germanlingva aǔstra, ĉefe en urbo Klagenfurt; 1991; Moherjeva; 204p; glue bind;

15,40
L1542

Picasso, Marco: La tunelo. Romano; Teknokratoj volas fosi tunelon. Geologo estas Kasandro, kaj inter ekologoj li trovas Andromakon; 1998; LF-koop; 174p;

11,90
L1092

Piĉ, Karolo: Ordeno de la verkistoj. Romano; 1997; repr de la originala tajpo-skripto 1985; Edition Iltis; 382p;

24,90
L0612

Pioro, Julia: Hieroglifo. Noveloj; kun enkonduko de K. Macinska; 1979; tk stafeto; 96p;

4,90
L0520

Pioro, Julia: Fenestro kristala. Noveloj kaj poemoj; 1981; Eldono Gabrielli; 200p;

9,90
L1438

Piron, Claude: Vere aǔ fantazie. Rakontaro en facila Esperanto, uzante nur 405 subvortojn; 1989; Fonto; 216p;

14,90
L0311

Piron, Claude: Dankon, Amiko! Aventura romano en facila Esperanto; Kion vi farus, se, dum vojaĝo eksterlande vi retroviĝus sola, sen mono, ĉar iu prenis de vi ĉion, kion vi havis; 1990; Pro Esperanto; 36p; vink;

4,40
L0734

Potts, Bertram: Kaverno apud la maro. Noveloj; 1983; tk-stafeto; 228p;

8,90
L1720

Potts, Bertram: Facila skeĉ-albumo. 100 mallongaj skeĉoj por legado kaj prezentado; ĉui, kiu instruas Esperanton povas trovi ion utilan en tiu ĉi kolekto de granda pedagogia valoro (M. Boulton); 1984; Fonto; 112p; glue bind;

9,90
L2178  Ragnarsson, Baldur: La serena lingvo. La kolekto enhavas la vivoverkon de aŭtoro, kiu fariĝas klasika pro sia mejloŝtona kontribuo al la esperanta poezio kaj esea kulturo; la libro enhavas la du ĉefajn poemarojn, plurajn aliajn poemojn kaj ĉiujn, ĝis nun retrovitajn eseojn pri lingva kaj literatura kulturo; kontribuoj de Boulton, Daŝgupto, Camacho, Ruggiero, de Kock, Tonkin kaj Nervi (red.); 2007; Edistudio; 799p; bind; 29,90
L1336

Riisberg, Gudrun: Suno kaj pluvo. 15 noveloj tre variaj: de kortuŝa melankolio tra streĉa dramatiko ĝis malpeza humoro; 1972; Dansk Esperanto-Forlag; 81p;

4,90
L2070 Rodin, Sen: Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj rakontoj. Rakonto pri juna Sudlandano kiu vizitas landon de Nordanoj, enmamiĝis en ĝi kaj en Nordlandaninon; 19 aliaj rakontetoj pri iu aŭ alia norda gemo; 2006; FEL; 360p; glue bind; 22,90
L0968

Rosbach, Johan Hammond: La mirinda eliksiro. 14 noveloj, pri tio, kion oni nomas la homa feliĉo; 1968; Dansk Esperanto-Forlag; 99p;

4,90
L1281

Rosbach, Johan Hammond: Silka kuseno. 1991; Oy Mendoservo Ak; 64p;

8,90
L1631

Rosbach, Johan Hammond: Nomoj. Aro da 18 travivaĵoj, kiujn la aǔtoro spertis en Norvegujo, Danujo, Italujo, Madejro kaj aliaj landoj, kie li renkontis interesajn, ofte iom strangajn personojn; 1999; FEL; 74p; vink;

6,90
L0803

Rossetti, Cezaro: Kredu min, sinjorino! Membiografieca, humorplena, sprita romano; 1990-3; Edistudio; 278p; bind;

13,90
L1699

Salt, Betty: Lito apud la fenestro. Simplaj rakontoj, teatraĵetoj kaj poemoj, kun kelkaj tradukoj el la kanada literaturo; pro la bela stilo, tamen relative facila lingvaĵo; ĝi taǔgas kiel progresiga legaĵo; 1999; UEA, 111p;

5,90
L0742

Salovaara, Eija: Kie boacoj vagadas. Rakontoj; 1994; Pro Esperanto; 91p;

9,90
L2031 Samideanoj. Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri Esperantistoj; entute 27 tekstoj de 21 aǔtoroj; komp kaj red A. Korĵenkov; 2006; Sezonoj; glue bind; 80p; 7,90
L1723

Seabra, Manuel de: La tago kiam Jesuo perfidis Judason. Romano pri Jesuo, bazita sur la plej freŝdataj studoj; la prezento de Jesuo ĉi tie ne nepre kongruas kun la versioj en la kristanaj konfesioj, sed estas ĉefe literatura kreaĵo; 2001; IEM; 135p; Originala Literaturo, 34; glue bind;

11,40
L1861

Sigmond, Julia: Mi ne estas Mona Lisa. 15 rakontetoj pri simplaj homoj kaj iliaj pensoj kaj faroj; postparolo de I. Bociort; 2001; Bero; 62p; vink;

10,90
L1778

Soros, Tivadar: Maskerado ĉirkaǔ la morto. Nazimondo en Hungarujo. Memorlibro de la aǔtoro, kiu transvivis la holokaǔston en Budapeŝto; Esperantista dokumento, unue eldonita en 1965, tradukita en plurajn lingvojn; nova eldono sub redakto kaj kun komentario de H Tonkin; 2001; UEA; 318p; glue bind;

25,00
L0938

Steele, Trevor: Memori kaj forgesi. Kvin noveloj el la Norda Montaro. La aǔstralia aǔtoro vivigas en moderna, belega Esperanto la rememorojn pri la Norda Montaro en Aǔstralio. 1992; Pro Esperanto; 140p;

12,90
L1607

Steele, Trevor: Australia felix. 11 noveloj pri la vivmaniero de eǔropdevenaj homoj kaj de aboriĝenoj; 1999; IEM; 132p; Serio Originala Literaturo;

11,90
L1725

Steele, Trevor: La fotoalbumo. Unua volumo. Romano pri la vivo de aǔstralia familio inter 1939 kaj 1965; 2001; IEM; Originala Literaturo, 39; 366p; glue bind;

19,90
L1985 Steele, Trevor: Diverskolore. En 27 originale en Esperanto verkitaj noveletoj kaj eseoj la konata aǔtoro rakontas al diversaj landoj de nia tero; la plej grandan parton okupas la "Koloroj de Hindio"; 2005; Sezonoj; 112p; 9,90
L1122

Szathmari, Sandor: Perfekta civitano. Plena novelaro; i.a. noveloj satiraj kaj filizofiaj de tiu grava hungara Esperanto-verkisto; 1988; HEA; 456p;

19,90
L1679

Szathmari, Sandor: Vojaĝo al Kazohinio. Satira, utopia kaj amuza verko, kiu priskribas unue socion, en kiu la raciismo atingas sian plejsupron, poste socion, kie la sentoj suverenas, kaj revenas fine en la malperfektan mondon de la ordinaraj homoj; antaǔparolo de K Kalocsay; kun aldono "Klarigoj"; 1998-2; SAT; 316p; glue bind;

16,40
L0583

Szilagyi, Ferenc: La granda aventuro. Kaj 13 aliaj noveletoj bonhumoraj, malgajaj, satiraj, tragediaj; postparolo de V. Benczik; Esperantaj klasikaĵoj; 1989-2; HEA; 151p;

8,90
L0352

Ŝirjaev, Ivan G.: La dormanta grafino. Noveloj, verkitaj inter 1914 kaj 1934 de Esperanto-pioniro en Ruslando; 1993; Pro Esperanto; 157p;

11,90
L1267

Ŝirjaev, Ivan G.: Sen titolo. Eble la unua originala romano; verkita 1897/98; nun unuafoje publikigita; 1995; Pro Esperanto; 336p;

21,00
L0807

Ŝtimec, Spomenka: Kroata milita noktlibro. Rakontoj pri la absurdo de milito en kontrasto de la Zamenhofaj idealoj; 1993; Pro Esperanto; 104p;

9,90
L1366

Ŝtimec, Spomenka: Tena. Hejmo en Mezeǔropo. Romano pri la vivdestinoj en la unua duono de la 20-a jarcento en Kroatio; 1996; Pro Esperanto; 104p;

9,90
L2104 Stimec, Spomenka: Hodler en Mostar. Originale en Esperanto verkita romano; historia fono estas du malaperintaj pentraĵoj de Ferdinand Hodler, patro de Hector Hodler; 2006; Edistudio; glue bind; 112p; 15,90
L1327

Sullivan, J.Herbert: Sub influo de alkoholo. Dekdu rakontoj; 1991, FEL; 92p;

5,90
L0756

Tofalvi, Eva / Knichal, Oldrich: Kiuj semas plorante ... Fikcia romano; gajnis premion Raymond Schwartz 1980; 1984; UEA; 107p;

6,90
L0178

Tornado, Bonifatio: Ardes. Romano; 1996; Impeto; 180p;

9,90
L1460

Tornado, Bonifatio: Vivo de Prometeo. Epopeo; 1996; Impeto; 263p;

12,90
L1403 Trezoro. La Esperanto Novelarto 1887-1986. Duvoluma riĉa kolekto de noveloj, romanfragmentoj kaj aliaj prozaĵoj, ĉerpitaj el unu jarcento da originala verkado; red. R. Rossetti k H. Vatré; kun biografietoj; 1989; HEA; 948p; bind; 29,90
L0120

Vaha, Blazio: Adolesko. Aǔtobiografieca romano pri la problemoj, streboj kaj eraroj de juna viro; 1987; HEA; 243p;

9,90
L0636

Valano, Johan: Ili kaptis Elzan! Romano en facila Esperanto; 1985; Fonto; 100p;

9,90
L0304

Valano, Johano: ĉu vi kuiras ĉine? Romano; 1996-3; IEM; 135 p;

13,90
L1381

Valano, Johan: Tien. Romano, parte sciencfikcia, pri strangaj travivaĵoj en montara sovaĝejo; 1997; IEM; 139p;

13,90
L1724

Valano, Johan: Malmalice. "Poemaro, modesta laǔ amplekso, sed ege riĉa laǔ la vario de la temoj kaj formoj; komprenebla por ĉiuj aǔ almenaǔ por la plimulto el la legontoj" (H. Vatré); 2001-2; IEM; Originala Literaturo, 36; 62p; glue bind;

8,40
L0791

Valo: Kontraǔflue. Taglibraj notoj de adoleskanto dum unua mondmilito;1980; SAT/La juna Penso; 102p;

3,40
L1793 Vana, Vladimir: Rakontoj ne nur ŝercaj. Mallongaj kaj ĉiam spritaj rakontoj orig. verk. en Esperanto; pluraj el ili gajnis literaturajn premiojn; ilustraĵoj de P. Rak; 2002; Kava-Pech; 128p; 9,90
L0947

Varankin, Vladimir: Metropoliteno. Romano pri inĝeniero, kiu en Moskvo kaj Berlin ne nur observas la konstruadon de subteraj fervojoj; 1992-3; Sezonoj; 265p; bind;

12,90
L1792 Vinar, Valdemar: La skandalo pro Jozefo. Netradicia prilaboro de la konata malnovtestamenta historio de Jozefo en Egiptio; ilustraĵoj de V. Vacha; 2002; Kava-Pech; 88+8p; bind; 10,90
L1458

Zilah, Eugène de: Vivi sur barko. 1994; Editions Jean-Claude Bernard; 236p; 

18,90
L1855

Zilah, Eugene de: Kaj kiu pravas. La aǔtoro elektas el siaj memorspertoj nur tiujn, kiuj lin kondukis al lia mondovido, al la filozofio, al lia opiniaro; pro tio oni legas krom pri Madlena pri de Gaulle, Kamasutro, Sartre, ĵudo ka pri sekso; kun belegaj koloraj ilustraĵoj de Jean-Pierre Cavelan; 2002; IEM; 360p;

24,90
al la komenco